Artikulacio (muziko)

La artikulacio (lat. articulare: artikulacii) estas maniero de la tongenerado je muzikilo kaj la kantvoĉo. Ĝi estas grava interpretilo.

La muzika artikulacio priskribas, kiel oni frazigas plurajn sinsekvajn tonojn. La artikulacio ekestas, depende de la instrumento, per diferencaj maniero eksonigi tonon: je klavarinstrumentoj ĝi fariĝas per la klavofrapo, je arĉinstrumentoj per la arĉomovo kaj je blovinstrumentoj per la komencado de la aerfluo kaj la langopuŝo.

La kvalito de la artikulacio povas diferenci ekde forta, mallonga stakato ĝis mola portato eblas ĉiuj intergradoj. Legato verdire estas la foresto de artikulacio, je ĉi tiu oni ŝanĝas la prenon sen denove ekarĉi aŭ ekpuŝi. Je klavariloj oni povas, same kiel je ĉiuj frapinstrumentoj, post la klavofrapo ne lu influi la tonon, kaj jen pro kio oni povas nur imiti la legatoludadon nur per konvenaj frapmanieroj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search